💬

Абмеркаванне

Tirifto :flago_esperanto:
🌍 09.08.2024 16:46

Hieraŭ mi finfine publikigis mian tute novan bildosignaron: Gutkatojn! :gutkato_trinkas_teon:

Kiel ĉiu bona federujano, mi amas gutkatojn, sed iom ĝenis min, ke ekzistas neniu kohera kaj libera gutkata bildosignaro. :gutkato_xwx:

Tial mi faris denule, per propraj manoj, pli ol 200 originalajn gutkatojn, kiujn vi nun rajtas libere uzi, redakti, kaj kunhavigi (laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera). Kaj la nombro espereble plu kreskos! Komentoj kaj ripetoj estas tre bonvenaj. Disvastigu amon, disvastigu gutkatojn! :gutkato_kimegesto:

#lang_eo #arto #bildoj #bildosignoj #bildosignaroj #desegnaĵoj #Esperanto #Federujo #gutkatoj #katoj

16 el miaj ĉarmaj gutkatoj ekzemple aranĝitaj en kvadrata krado je 4×4. Laŭ vicoj de supre: gutkato hihias; gutkato ridas nervume; gutkato morta; gutkato manfruntas; gutkato trinkas kakaon; gutkato malica; gutkato ĝentilviro; gutkato, klapkomputilo; gutkato ebrieta; gutkato, rozo ruĝa; gutkato, koro, tasuloj; gutkato ruĝiĝas; gutkato manĝas sandviĉon; gutkato, manĝilaro; gutkato turnas okulojn supren; gutkato zipita.
Падабаецца 0 Рэпосты 0
Адказаў пакуль няма 🐣