Kiel vi nomus "vibe coding"?
Mi proponas "tujkodumado".
@korren La proponoj dependos je ĉu la parolanto ŝatas tiu aĵo aŭ ne 😁
Mi proponas “hazardokodumado”
@tirifto @korren Laŭ mia kompreno, ne ekzistas unusola difino de “vibe coding” en la angla. Iuj homoj uzas ĝin nur por skribado de la kodo sen legi ĝin, aliaj uzas por pli kontrolitaj aferoj.
@korren @tirifto Sed la angla nomo ne estas nur pri metodo, ĉu? “Vibe” estas io pri emocioj, pri sento. “Kaptu la ondon kaj lasu komputilon preni vin al via celo; ne kontrolu ĉion — konfidu en la maŝino”.
Se Vikivortaro diras ĝuste, la vorto "vibe” estas pruntita de novaĝaj religioj. “Sentu la vibracioj de la mundo, alkonformigu sin al ili kaj vi trovos feliĉon, sukceson k.t.p.”. Laŭ mi tio estas ironia, ĉar ofte homoj agas sufiĉe religiece je grandaj lingvaj modeloj.
