💬

Абмеркаванне

💬 Korren-Kerren @ zmicier @ tirifto Nu, la metodo ja estas sama - la kodon verkas AI.
źmicier | зміцер
🌙 26.05.2026 10:38

@korren @tirifto Sed la angla nomo ne estas nur pri metodo, ĉu? “Vibe” estas io pri emocioj, pri sento. “Kaptu la ondon kaj lasu komputilon preni vin al via celo; ne kontrolu ĉion — konfidu en la maŝino”.

Se Vikivortaro diras ĝuste, la vorto "vibe” estas pruntita de novaĝaj religioj. “Sentu la vibracioj de la mundo, alkonformigu sin al ili kaj vi trovos feliĉon, sukceson k.t.p.”. Laŭ mi tio estas ironia, ĉar ofte homoj agas sufiĉe religiece je grandaj lingvaj modeloj.

Падабаецца 0 Рэпосты 0